Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 292 (2011-12-07)
[instru-german] ILEI-agado: Esperanto 125

Jen novaĵoj, informoj de Stefan MacGill pri la planoj de ILEI por la 125a jubileo de Esperanto, okazonta en la 26a de julio 2012.

Ni volas nun raporti almenaŭ unu ekzemplodonan landan kazon, el Italujo. Enlanda teamo estas fondita, kaj jen ilia alvoko al la lokaj kluboj kaj centroj tra la lando.



Karaj geamikoj, mi havas gravan informon por vi.

Ekestas la projektgrupo “esperanto 125” en Italujo kaj anoncis sian partoprenon en ĝi Renato Corsetti, Davide Astori kaj mi. Kiel vi povas vidi, temas pri la sekvaj agadpunktoj:

125 plibonigoj al la retaj kursoj italaj

125 enksribiĝintoj al la retaj kursoj italaj

125 unuagradaj diplomoj

125 partoprenantoj de ĉeestaj kursoj

125 ŝlosilaj vortoj de Esperanto en neesperantista gazeto (ideo de Davide)

Unu kunveno kun neesperantistoj por memorigi pri la datreveno de la historio de Esperanto

Mi opinias, ke ĝi estas kerno de bona programo al kies realigo povos kunlabori ankaŭ vi kune kun viaj klubanoj, ĉu ne? Eble vi mem havas ideojn pri agadoj, kiujn ni povos poste aldoni al la unua programo. Estus bone nepre sciigi ilin al mi. Bonvolu respondi, ke vi estas preta kunlabori. Dankon kaj ĝis baldaŭ!

Amike salutas vin

Luigia Oberrauch Madella

silkovojo ĉe aliceposta.it



Ni gratulas la ekaktivadon, kaj rekomendas similon al aliaj landoj.

ILEI dume fosas sian etan sulkon, en la pretigo de 125-etapa retkurso. Skemo por tio ekzistas por sepdek etapoj (ricevebla ankaŭ en formato PowerPoint), detala enhavo por proksimume 15 etapoj, kaj bildoj nun farataj por la komencaj kvin etapoj. Tuj kiam eble ni publikigos la komencajn etapojn. Por atingi la celon, ILEI devas celi la kreon de 10 etapoj ĉiujn 14 tagojn. Apenaŭ atingebla ritmo, sed ni strebegas atingi tion.

Okazas malfruo en nia kompilo de la reagoj al nia septembra alvoko, ĝuste pro la neceso dediĉi preskaŭ ĉiun troveblan minuton al la kursaro. Ni opinias, ke ILEI plej trafe koncentru siajn modestajn fortojn je la pedagogiaj flankoj de la projekto, fidante je ekaktivigo de aliaj por porti la organizajn flankojn.

Sed, ni agos ĉiuterene, do, ĝis baldaŭa raportado, kaj la elformo de pli konkretaj gvidiloj por diversaj aspektoj de la projekto!

Kore, Stefan MacGill

Prezidanto, ILEI

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026